La unuan fojon, kiam mi pripensis marŝi la Jakobvojon1 , estis dum la Sankta Semajno2 en 2012. Mi tiuepoke loĝis en Madrido, kie mi instruis la anglan, kaj okaze de la ferio, mi vizitis por la unua fojo Portugalujon kaj Lisbonon, landon kaj urbon, kiuj tuj kaptis mian intereson, eventuale mian koron.
Estante tiam juna kaj ĝenerale senmona, mi gastis ĉe junulargastejo, kie mi renkontis svison, kiu estis marŝanta la vojon ekde svislando. Kiam li atingis Santiago de Compostela, la cellokon, li decidis daŭrigi sian pilgrimon, kaj sekvis la Vojon Portugalan3 suden, ĝis Lisbono; lia plano estis poste iri ĝis la suda punkto de Hispanujo, iri prame al Maroko, kaj marŝi tra Afriko. Ni bone amikiĝis dum tiu semajno, kvankam mi devas agnoski ke mi havas neniun ideon pri lia vivo de post tiam.
Tamen, la ideo de longa marŝado ja kaptis mian intereson, ne malpli ol la lando Portugalujo ĝin kaptis. Dum jaroj mi ankaŭ pripensis la diversajn longajn vojojn en Usono, kiajn la Apalaĉan kaj la Pacifik-Krestan.4 Kiam mi loĝis en Mineapolo en 2012-2014, mi havis amikon kiu marŝis unue la Apalaĉan kaj poste la Pacifik-Krestan; mi rimarkis, kiom riĉaj estis liaj spertoj (kaj kiom sana li aspektis poste!). Retranslokiĝinte al Georgio en 2014, mi foje promenis laŭ la Apalaĉa Vojo ekde sia komencpunkto, sed mi neniam eĉ unu nokton trais sur tiu vojo. Kvankam mi voris la libron de Bill Bryson pri la Apalaĉa Vojo, mi neniam sentis sufiĉe fortan instigon por daŭrigi.5

Mi tamen konsideris tiam ke mi frontis apenaŭ solveblan problemon, ke al mi mankus aŭ mono, aŭ tempo. La Jakobvojo postulus (laŭ mia tiama kompreno) unu monaton, se mi farus la Francan Vojon6, la plej konatan el la multaj vojoj. Kaj la Apalaĉa Vojo postulus ses monatojn, kio signifus, ke mi certe devus demisii de mia laboro.
Mi memoris pri la Jakobvojo kiam mi loĝis en norda Portugalujo inter 2021-2023. Dum miaj unuaj semajnoj tie, mi renkontis iun ĵus pilgriminta, kiu parolis pri sia sperto. Mi ankaŭ vizitis la katedralon de Porto, kiu havis multe da informo pri la historio de la pilgrimoj, la diversaj itineroj, ktp. Poste, mi prenis trajnon al Vigo7 dum printempo, kaj rimarkis, ke estis multaj pilgrimoj survoje. Kaj kiam mia fratino trovis apartamenton apud la oceano, ni rimarkis, ke la larĝa publika trotuaro apud la akvo estis ankaŭ uzita de pilgrimoj, ĉiam nordirantaj.
Pli ol unu fojon mi pensis pri marŝi aŭ bicikli la jakobvojon ekde Porto. Perpiede oni bezonas semajnojn du; nur la duonon postulas bicikla irado. Sed mi neniam disponigis al mi tiom da tempo, neniam prioritatigis kaj planis, kaj fine mi fortranslokiĝis de Portugalujo. Post tio, kiam mi foje pensis pri la Jakobvojo, mi pensis pri ĝi kiel afero, kiun mi aŭ neniam farus, aŭ nur en la tre tre fora estonteco.
Tamen, dum la pasinta somero, mi vizitis denove Porton, kaj ekskursis pertrajne al Galegujo.8 Mi vizitis ne nur Santiago, sed ankaŭ aliajn urbojn kiuj estas tre gravaj en la Jakobvojo, kiel Pontevedra (grava halto se vi marŝas la Vojon Portugalan), Koruno/A Coruña (la havenurbo por la tiel nomata Vojo Angla9), kaj finfine Finisterre.10 Ĉiu urbo kaj ĉiu preĝejo estis tre bela, sed nenio preparis min por kiom bela kaj emocia estus la urbo kaj katedralo de Santiago mem. Mi vidis tie amason da pilgrimantoj (aŭ eble pliĝuste pilgrimintoj, ĉar Santiago estas la finpunkto), kaj mi enviis ilin sian sperton. Sed daŭre havis neniun planon mem pilgrimi, nek komencis ellabori ajnan planon.
La ŝanĝmomento venis antaŭ monato, kiam mi estis en Hispanujo kun mia tiama partnero, la sama kun kiu mi vizitis Galegujon pasintsomere. Okazis tio, kio foje povas okazi en amrilatoj, kaj subite mi havis multe da tempo kaj fortan deziron klarigi miajn pensojn kaj sperti ion novan. Mi iris al la apudoceana domo de mia familio en Porto kaj pasigis kelkajn tagojn pripensante la novan situacion, dum kiu mi rimarkis la senfinan vicon de pilgrimantoj marŝantaj norden. Okazis momento en kiu estis kvazaŭ lumo ekbrilis en mia cerbo, kaj mi havis la ideon ke nun estus la perfekta momento mem pilgrimi. Mi nur devus efektive prepari min kaj aranĝi feritempon de mia posteno, almenaŭ semajnon. Tio estis grava paŝo - ekde la komenco de Kovimo, mi neniam prenis pli ol du sinsekvajn tagojn de kompleta ferio, sen tuŝi mian komputilon.
Mi tamen timis kio povus okazi se mi estus for de mia laboro dum du kompletaj semajnoj, kiel postulus marŝado de Porto ĝis Santiago. Aŭ kiel reagus mia ĉefo. Do, mi prenis nur unu semajnon, kaj planis la itineron tiel, ke mi povus iri trajne al Vigo, kaj komenci de tie.11 Ankaŭ estis tre konvena al miaj planoj, ĉar mi havis flugbileton por reveni al Usono de Madrido. Mi do formis planon: porti ĉion al Vigo, ekspedi ĝin de tie al Santiago, kaj porti ĝin trajne de Santiago al Madrido, sen reveni al Porto.12
Kun ĉio preskaŭ preta, mi faris lastminutan viziton al Decathlon13, pakis mian sakon, kaj faris 14 kilometran provpromenon laŭ la strando porta. La unuajn 7 kilometrojn mi marŝis en suda direkto, al la lumturo de Foz de Douro (kie la rivero Durio atingas la Atlantikan Oceanon; Foz signifas ‘Riverbuŝo’). Mi kredas, ke mi sufiĉe konfuzis ĉiun pilgrimanton kiun mi pasis, kiuj eble kredis ke mi perdiĝis aŭ freneziĝis. Pro tio, ke mi faris tiun provpromenon la tagon antaŭ ol mi planis komenci la pilgrimon, eble ili prave taksis min!
Dum la sekva blogalo, mi verkos pri la pilgrima sperto mem.
{Tiun ĉi tekston mi komencis skribi dum verksesio de Bobelarto; dankon al tiu tre mojosa literatura komunumo!]

Ofte konata laŭ la hispana nomo, “El Camino de Santiago”, sed mi sekvos la ŝablonon de la germana “Jakobsweg” kaj nomos ĝin “La Jakobvojo” - tio estas pli simpla ol “La Vojo de Sankta Jakobo”. Temas efektive pri multaj diversaj vojoj, kiuj finiĝas en la hispana/galega urbo Santiago de Compostela, kie supozeble troveblas la korpo de la apostolo Sankta Jakobo, al frato de Jesuo. Temas pri pilgrimvojo kiu datiĝas de la mezepoko, sed kiu populariĝis dum la lastaj tridek jaroj, eĉ inter ateistoj kaj aliaj neromkatolikoj. (Cetere, mi kredas ke la ĝusta nomo por la apostolo en Esperanto estas Jakobo, laŭ la hebrea “Ja’aqov” kaj la helena “Iákōbos”; estas kurioze kiom malsame ties nomo aperas en aliaj eŭropaj lingvoj, kiel “James”, “Diego”, kaj “Tiago”.)
Sankta Semajno = la semajno antaŭ la kristana Pasko. La nomo en la Portugala kaj Hispana estas “Semana Santa”, kaj la tuta semajno estas feria en la publikaj servoj, kiel la lernejo kie mi tiam instruis.
Portugale: O Caminho Português. Temas pri la vojo kiu iras de Lisbono norden al Santiago, kvankam estas diversaj variaĵoj de ĝi, ekzemple laŭ la marbordo aŭ pli interne.
Angle, “Appalachian Trail” kaj “Pacific Crest Trail”. Temas pri du tre longaj vojoj tra la montaroj je ambaŭ flankoj de Usono. Diference de la Jakobvojo, ili estas komplete laikaj, kaj ĝenerale evitas “civilizon”, tio estas, ke la marŝantoj ofte promenas dum tagoj sen dormi en lito aŭ manĝi en restoracio.
Hispane: El Camino Francés. La vojo, kiu komenciĝas ĉe la landlimo inter Francujo kaj Hispanujo, kaj sekvas la nordan marbordon de Hispanujo ĝis Santiago. Same kiel la Vojo Portugala, la Franca havas plurajn variaĵojn.
Unu el la ĉefaj urboj de Galegujo, proksime al la landlimo kun Portugalujo.
Galegujo: la regiono de Hispanujo tuj norde de Portugalujo, kie situas la urbo Santiago. Ĝi estas ankaŭ la regiono de la galega lingvo; oni povas konsideri la galegan kaj la portugalan kiel du variaĵoj de la sama lingvo. Mi revenos al la temo de la galega lingvo en la dua parto.
Angle: The English Way. Temas pri vojo, per kiu pilgrimantoj de Anglujo (kaj Irlando!) venis al Galegujo, kompreneble tiuepoke per velŝipoj; A Coruña / Koruno estis la plej konvena havenurbo por tio. Kvankam la marŝdistanco estas sufiĉe mallonga (proksimume 75 kilometrojn inter Koruno kaj Santiago), historie ĝi estis inter la plej danĝeraj pilgrimvojoj, pro la ŝipvojaĝo.
Finisterre aŭ Fisterra: unu el la plej okcidentaj punktoj de Eŭropo. La nomo venas de la latina “Finis Terrae”, kaj signifas “Terfino”. Situante nur 98 kilometrojn for de Santiago, multaj pilgrimantoj tradicie daŭrigis sian pilgrimon por atingi la “finon de la tero.” Kompreneble tiu ideo multe pli sencis, kiam eŭropanoj ne havis koncepton pri Ameriko.
Por ke pilgrimo estu rekonata kaj atestata, ĝi devas longi minimume 100 kilometrojn (proksimume 62 mejlojn). Situante 102 kilometrojn for de Santiago, kaj kun bona konekto al la trajnreto, Vigo estas tre konvena komencpunkto.
La hispana poŝtservo disponigas specialajn tarifojn por pilgrimantoj, kio signifis, ke la ekspedo al Santiago estis signife malpli kosta de Vigo ol ĝi estus de Porto. Kaj la hispana trajnservo bone konektas Santiagon al Madrido, kun pluraj trajnoj rektaj kaj rapidaj ĉiutage.
Granda ĉenvendejo de sportaj ekipaĵoj, bazita en Francujo sed kun filioj en pli ol sesdek landoj, inkluzive tre multaj en Hispanujo kaj Portugalujo, sen mencii Kazaĥujo aŭ Saŭda Arabujo; tamen Usono kalkulas je neniu, malgraŭ du provoj dum la lastaj du jardekoj. Nomita laŭ la deksporta evento debutinta dum la 1912-a Olimpiado en Stokholmo, mem nomita laŭ la kvinsporta evento de la antikva olimpiado, la “Pentathlon” aŭ “πένταθλον”. Kurioze, la fonemo “-th-” (aŭ “-θ-”) kiu ekzistas en la angla kaj en la helena, ŝajnas al mi tute manka en la moderna portugala kaj hispana (krom eventuale en specifa variaĵo de la ibera hispana, konata pro la lispo kiu supozeble modiĝis pro Karlo la Kvina…); do, en tiuj lingvoj, la olimpika evento nomiĝas respektive “decatlo” kaj “decatlón”, sed la vendejo konservas sian francan nomon.